https://docs.google.com/document/d/1z9mRBolwPb2fl7Sm4zPwM9AdvH9zxHC6PklSjfgUxS4/edit?usp=sharing

Aleksander OSINCEV kunlaboros kun KONTAKTO pri filmoj.

Aleksander OSINCEV (Ekaterinburgo, Rusio) estas la plej nova kunlaboranto de KONTAKTO pri filmo

En sia rubriko "Kinarto", Aleksander, kiu estas instruisto de fremdaj lingvoj kaj Esperanto, povos konigi al ni diversajn interesajn filmojn el pluraj landoj kaj kulturoj, profitante de sia agado ĉe "Verda Filmejo", retejo pri filmoj, kiun li administras.

Aleksander ankaŭ estas aktivulo de Rusia Junulara Esperantista Movado kaj sindifinas kiel homo, kiu aktive esploras la mondon pere de kinarto kaj vojaĝado kaj penas krei modernan aŭdovidan kulturon en Esperanto.

Ni tre ĝojas pro tiu kunlaboro kaj deziras sukceson al li.

1 comment:

  1. Bonege, mi konas lin de du jaroj kaj mi taksas lin aktivega homo kun firmaj celoj... Certe profita aldono al la teamo de Kontakto, gratulon!

    ReplyDelete