https://docs.google.com/document/d/1z9mRBolwPb2fl7Sm4zPwM9AdvH9zxHC6PklSjfgUxS4/edit?usp=sharing

Revuo Kontakto gajnis retejon

Inaŭgurita retejo por la revuo de TEJO
Kontakto, la konata revuo de TEJO kiu antaŭ nelonge havas novan redaktoron, ĵus ricevis sian lokon en Interreto. La lanĉo de la retejo kontakto.tejo.org estas unu el la novaĵoj, kiujn planis TEJO kaj la redaktoro Rogener Pavinski por la modernigo de la revuo.


La retpaĝo celas videbligi la revuon kaj la temojn, kiuj estas traktataj en la paperaj eldonoj; ĝi ankaŭ intencas reklami sin por la esperantistaro, kiu ankoraŭ ne konas la periodaĵon.

La enhavo ankoraŭ malmultas; la sekcioj sur la menuo estas plenigataj iom post iom laŭ la apero de la enhavo por la venonta eldono, planata por Decembro. Malgraŭ tio, la retejo jam havas detalajn informojn pri kunlaboro kaj abono.

3 comments:

  1. gratulon!! Temas pri giganta pasho antauen.

    En la chi-supra enkonduko ghustigu la vorton "traktataj" (nun legeblas "trataktaj").

    Amike,

    José Antonio Vergara

    ReplyDelete
  2. Mi aldonu iom da pozitiva kritiko: la diversa alto de la aperantaj menuoj estas certagrade okulfrapa, ĉu eble ili ĉiuj havu saman alton (tiun de la maksimume alta menuo)?

    Kaj mi vidas la komentkalkulan titoleto kiel "1 comentários" — ĉu "un" en la hispana iĝis pluraliga numeralo? :) Kaj la prikomentula titoleto estas anglalingva, malkiel la komentkalkula. Ĉu pli taŭgus esperantigi ambaŭ?

    Amike,
    Kostik Vento.

    ReplyDelete
  3. Saluton!
    Jes vi pravas, estus bone se ĉio estus en Esperanto. Sed mi ne scias kiel fari tion, ĉar mi uzas jam pretan sistemon de Blogger por krei la paĝon, kaj ĝi ankoraŭ ne ebligas la internacian lingvon =)

    ReplyDelete