Astrologio

Ĉu vi scias ke eble via signo de la zodiako povus estis alia, ol tiu, kiun vi ĉiam kredis? Tion antaŭ nelonge proponis la astronomo Parke Kunkle, kiu asertis ke devus esti la 13ª signo la "Ophiuchus", aŭ signo de la serpento. Laŭ la movo de la tero kaj suno, la signoj ŝanĝiĝas kaj laŭ li, tiu ŝanĝo ne okazis subite.

Astrologoj siaflanke asertas ke astronomoj ne scias pri kion ili parolas rilate astrologion. Tradicie, laŭ astrologio, estas 12 signoj de la zodiako (la datoj estas proksimume kiam la suno estas en ĉiu signo laŭ Okcidenta astrologio)

Stelaŭgurado aŭ astrologio (el la greka ἄστρον [AStron] "stelo", kaj -λογία [loGIa] "studo de") estas aro de sistemoj, tradicioj kaj kredoj laŭ kiuj la relativa pozicio de ĉielaj korpoj kaj rilataj detaloj povas provizi informojn pri personeco, homaj aferoj kaj aliaj surteraj okazaĵoj. Sciencistoj rigardas la stelaŭguradon kiel ŝajnsciencon aŭ superstiĉon. Kaj vi, kion vi opinias pri la temo? Verku por Kontakto.

0 comentários:

Post a Comment