https://docs.google.com/document/d/1z9mRBolwPb2fl7Sm4zPwM9AdvH9zxHC6PklSjfgUxS4/edit?usp=sharing

Ĉu mono ŝanĝas homon?

Ĉu la mono povas tute ŝanĝi la karekteron de homo?


Eĉ la simpla ĉeesto de mono povas influas la homan sintenon, diras esploro gvidita de Kathleen Vohs, el Minnesota Universitato en Usono. Laŭ ŝi, la koncepto pri mono altigas la senton pri memsufiĉecon kaj povas malsociigi homojn. Kion vi opinias pri tio?

Ĉu vi jam konis personojn, kiuj draste ŝanĝiĝis pro riĉiĝo aŭ povo-akiro?
Rakontu al Kontakto.

2 comments:

  1. Jes, mono forŝanĝas karakterojn de homoj. Oni ofte pensas, se iu abrupte riĉiĝus, ekzemple gajnas per loterio, lia karaktero fariĝus malbona.

    Mi loĝas en Pakistano, kio estas malriĉa lando kun multaj almozuloj. Eble oni en riĉaj landoj pensas; "Homoj en subevoluaj landoj estas ja malriĉaj, sed ili estu puraj kaj bonkoraj." Tio estas tamen ilizio. Verdire nia koro ne riĉiĝas, se ni mankas materian kontentecon. Tre bedaŭrinde, multaj homoj ĉi tie mobiligas ajnan rimedon por gajni monon, kaj ili pensas, ke ŝteli monon estas pli facila ol labori diligente. Preskaŭ ĉiuj fremdaj geamikoj de mi havas sperton esti priŝtelitaj, ankaŭ mi perdis grandan sumon lastajare. Polico faras nenion, ĉar ili pensas, ke ĉio venis pro la kaŭzo de la kulpo de suferantoj.
    En malriĉa lando, la unusola metodo esti respektata de homoj estas gajni monon kaj elmontri bonstatecon.

    Oni diras; "Sufiĉa vivrimedo- deca vivmaniero." Homoj kun malriĉaj materioj estas morale malriĉaj.(Kompreneble, estu kelkaj esceptoj.) Bedaŭrinde, mi sentas tion forte dum mia vivo en Islamabado. La mono povas ŝanĝi la karekteron de homoj- bone, aŭ malbone.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Dankon pro viaj komentoj Nadipedia. Ni ege ŝatus havi kontribuon al nia revuo el Pakistano. Ĉu vi povus verki iomete pri longe pri tiu temo el via vidpunkto?

      Delete