https://docs.google.com/document/d/1z9mRBolwPb2fl7Sm4zPwM9AdvH9zxHC6PklSjfgUxS4/edit?usp=sharing

Kian lingvon vi parolas? Kontakto 2011:5 jam aperis en la reto!

Kian lingvon vi parolas? Lingvoj, menso kaj iom pli...Jen la la temo de la ĉefartikoloj de la nova numero de revuo Kontakto (2011:5), kies .pdf-versio jam troviĝas ĉe la Reta Jarlibro de UEA.

Lingvoj rolas en tiu ĉi numero per kvar artikoloj, per kiuj vi malkovros interesaĵojn pri diversaj lingvoj, pri rapidlegado, rilato inter Esperanto kaj la latina lingvo kaj pri la brajla skribsistemo.

Pri sia 35-jara laboro super la gazeto "La kancerkliniko", krom la muzika kaj traduka agado, rakontas Ĵak Le Puil en nia intervjua rubriko. Ankaŭ vi trovos ĉi-eldone artikolojn pri scienco, pri pentrarto el Ĉinio, la blagan blogon, poeziaĵon kaj la rubrikon TEJO-Tutmonde.

La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, ne perdu tempon kaj ricevu la tutan paperan jarkolekton hejme. Pliaj informoj ĉi tie.

Bonan legadon
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org


No comments:

Post a Comment