https://docs.google.com/document/d/1z9mRBolwPb2fl7Sm4zPwM9AdvH9zxHC6PklSjfgUxS4/edit?usp=sharing

Kien la religioj?

Sanga atenco kontraŭ la ĵurnalo Charlie Hebdo, armitaj viroj, dek du mortintoj, preskaŭ dudek
vunditoj. Tio ne estis la unua nek estos la lasta fojo, kiam homoj krime kaj barbare agas nome de iu religio. Samtempe kreskas la kontraŭ-islamaj agoj, kiu minacas la okcidenton - komence de la jaro, en la daŭro de nur ok tagoj, tri moskeoj estis atakitaj en Svedio.

Oni taksas ke en la mondo ekzistas ĉ. 10 000 religiojn sed samtempe kreskas la nombro de ateistoj kaj malkredantoj. Ĉu vi povas imagi iamon, kiam ĉiuj religoj estos oficiale malpermesata en iu lando? Ĉu la postmoderna mondo plu bezonos la religiojn? Kiun religion vi sekvas kaj kial ĝi estas por vi grava? Verku por Kontakto!

2 comments:

  1. Pacon kaj amon al la tuta homaro!

    ReplyDelete
  2. Mondo sen religioj... Homoj estas freneza kun aŭ sen religioj. Historio ne forgesis la Reĝado de Teruro, en Francio. Mi pensas ke estas la tempo ĉesi pensas ke scienco aŭ religia kredo mem prizorgas la homaron. "Fido sen laboroj estas morta", ĉu ne? Ĉu vi estas ateisto aŭ religia homo, vi havas malamo kaj amo en vi. Se vi estas religia, vi devas demandi al vi, se estas via dio kiu volas ke vi mortiĝi, aŭ via propra kolero. Se vi estas ateisto, kiam vi agas kontraŭ iun kiu havas alian kredon, ĉu estas ĉar vi agas je la vero, aŭ ĉar vi estas "pli inteligenta"? Se fido sen laboroj estas morta, do ni devas demandi pro kion ni laboras...

    Mi povas imagi landon kie religio estas plejparte malpermesata: En Ĉinio, estas regulo kiu diras ke budhista monaĥo ne povas reeninkarni sen la permeso de la registaro, ili forprenas la krucojn de la kirkoj.

    ... Ĉu vere?

    ReplyDelete