Se vi akompanas nin de almenaŭ du jaroj, vi rimarkos ke
la trian fojon Japanio ĉeestas kovrile. Antaŭe pri Fukuŝimo
kaj nuklea energio, poste pri la Senkaku X Diaoyu-disputo
kaj nun denove. Sed ĉi-foje la ĉefartikolo ne temas pri
politiko aŭ nuklea energio. Temas pri bela kaj spertoplena
vojaĝo. Ja ni ofte instigas niajn kunlaborantojn verki pri
siaj vojaĝoj. La inviton akceptis la eks-redaktorino de Kontakto Ĵenja Y. Amis.
Ĉar ĉi-jare ni festas nian oran jubileon, ne hazarde ni iom pri ni mem raportas. Meze de la 1970-aj jaroj Kontakto ricevis omaĝon kasedoforme. Temas pri la samnoma sonkasedo de la itala kantisto Gianfranco Molle. Kune kun Renato Corsetti kaj aliaj el Romo, li inaŭguris la sonkasedan epokon en la Esperanta muziko.
Ni decidis intervjui ambaŭ, Molle kaj Corsetti, por havi la ŝancon iom ekscii kaj rememori pri tiuj tempoj.
La specialan rubrikon pri la 50-jariĝo nun plenigas la senlaca Roman Dobrzyński. Olga Ŝilajeva el Rusio verkis pri la famaj lignaj pupetoj – la rusaj matrojŝkoj. Ariadna Gutièrrez el Kubo pri la Napoleona Muzeo en la ĉefurbo Havano. El alia flanko de la mondo, el Ĉinio, venas artikolo pri la Nobel-premiito
pri literaturo, Mo Yan. En nia NeKreDebla rubriko, nova religio: Pastofarismo! Se vi tamen preferas ion pli tradician, vi legu la rakonton tradukitan de Akbar Abkenar el Irano.
Niaj konstantaj rubrikoj kiel ĉiam markas sian pozicion. En la plej frua aperinta,
VV (Varsovia Vento), Régis kaj Rangel priskribas la lastan elsendon de la podkasto.
En Tiel la Mond’... István Ertl parolas pri siaj identecoj. En La Blaga Blogo, Viktoro
Solé malkaŝas sekretojn de siaj verkaĵoj (sen forgesi pri la ĉiam trafaj ilustraĵoj de
Simmon K. Barney). En TEJO-Tutmonde de SZILVA Szabolcs vi legos la plej freŝajn
informojn el nia junula movado.
La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/,
ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne
estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.
Bonan legadon
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org
No comments:
Post a Comment