![]() |
La fama ĉefaktoro de la filmo "Esperanto estas..." |
La konkurso celas montri la rilaton de niaj legantoj kun la revuo. Por partopreni, faru foton de la revuo en interesaj, kreemaj kaj eĉ nekredeblaj situacioj. Vi povas foti ĝin tuj kiam ĝi alvenas al via poŝtkesto, fari foton dum vi legas ĝin en publikaj aŭ interesaj lokoj aŭ peti ke famuloj fotiĝu kun ĝi, kiel en nia apuda foto, en kiu la ĉefaktoro de la filmserio "Esperanto estas..." akceptis esti la korifeo por anonci la konkurson!
Ĉiuj konkursaĵoj estos afiŝitaj en nia fanpaĝo ĉe Facebook kaj la plej bonajn fotojn ni publikigos en la revuo. Fine de la jaro, la 3 plej bonajn fotojn ni premios per senpaga abono de Kontakto por 2014 kaj T-ĉemizoj de TEJO kaj Kontakto.
Sendu viajn fotojn al kontakto@tejo.org kun la titolo "fotokonkurso". Partoprenu!
Mi amas legi kontakton sed mi ne ciame havas tempon. Do mi alportas iun numeron por montri dum la vojagho pere de autobusoj aû piede, mem!
ReplyDeleteMi multe marshas surstrate 3 kilometroj kaj plu...
Gratulon al vi kaj kankon el
Elma do Nascimento (Rio de Janeiro, BR)