https://docs.google.com/document/d/1z9mRBolwPb2fl7Sm4zPwM9AdvH9zxHC6PklSjfgUxS4/edit?usp=sharing

La Objekto - nova rubriko en Kontakto

La revuo Kontakto havas novan rubrikon: La Objekto.

Ĉiuj ni posedas multajn objektojn, sed kelkaj el ili certe havas iun apartan historion - amuzan, kortuŝan aŭ strangan sed certe rakontindan historion. Tial ni proponas ke vi rankontu la historion, kiu ĉirkaŭas tiun vian objekton. La unuan historion rakontos la redaktoron mem. Rogener Pavinski skribos pri la apuda muzikstatoleto kaj la historio malantaŭ ĝi.

Ĝi aperos en la unua numero de Kontakto en 2014. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, aŭ ne reabonis por 2014, sekvu la ligilon. Se vi ŝatus skribi por la rubriko, sendu retmesaĝon al ni, ni bonvenigas vian partoprenon!


No comments:

Post a Comment