https://docs.google.com/document/d/1z9mRBolwPb2fl7Sm4zPwM9AdvH9zxHC6PklSjfgUxS4/edit?usp=sharing

La bitmona revolucio - Kontakto 2014:2 en la reto

Mi neniam plene komprenis tion, kio estas mono kaj de kie venas ĝia valoro. Kutima esprimo en Brazilo estas:"mia mono ne naskiĝas sur arboj". Tion mi kompreneble scias, sed mi ne kaŝas ke estus bele posedi mono-maŝinon kaj fabriki mian propran monon. Kaj fine mi malkovris ke tiu ideo ne estas entute utopia. Iu en 2008 kreis virtualan monon, kiu (almenaŭ virtuale) riĉigas kelkajn - la bitmonon.

La bitmono (angle: bitcoin) estas kriptaĵa monunuo lastatempe tre populara en la virtuala mondo. Ĝi ne estas presita kiel la ordinara mono kaj ne estas regata de iu registaro aŭ financa institucio. Ĝia valoro ŝanĝiĝadas laŭ la postulo. Neniu precize scias kiu kreis ĝin, nek ĝian veran celon. Tamen ĝi funkcias kaj miloj da retuzantoj utiligas ĝin. Joop Kiefte, la aŭtoro de nia ĉefartikolo, estas unu el la uzantoj kaj defendantoj; tamen, kiel vi povas legi en nia raporto, ĝia ekzistado estas envolvita en duboj kaj misteroj.

Mono, profito kaj Esperanto estas nekutima kombino de vortoj. Nia ĉi-numera intervjuito tamen ĉiutage kunligas ilin. Laborante nur per Esperanto delonge, Szilvási László festas la 30-jariĝon de sia malgranda entrepreno, Lingvo-Studio; kaj rakontas al ni pri la projektoj, kiujn li gvidas en Hungario, kie laŭ li, malgraŭ la favora situacio rilate al Esperanto, la movado apenaŭ fortas. Koincide, la revuo Esperanto en sia aprila numero ankaŭ intervjuis lin, sed ĉar niaj demandoj estas iom aliaj, ni decidis ne ŝanĝi niajn planojn.

Alia festinda okazo estas la 70-jariĝo de la Esperanto-flago super Akonkagvo. En 1944 Tibor Sekelj, la aventurema ĵurnalisto, tiam loĝanta en Argentino, decidis surgrimpi la plej altan monton en la suda hemisfero ̵̶ sperto, kiu poste iĝis historio en la libro "Tempesto super Akonkagvo". Krome, raporto pri la diverseco de nia mondo prezentas la lanĉon de plurlingva traduko de poemlibro pri la urbo Samarkando, Monda Heredaĵo de Unesko.

Nia novkreita rubriko “La Objekto” prezentas gravan familian objekton de Olga Ŝilajeva, bedaŭrinde ligitan al la tragedioj kaj hororoj de la militoj. En nia nuna eldono vi plu legos la duan parton de la vojaĝo-raporto de Ivan Sant-Kruco el Kolombio al Israelo. Varsovia Vento, La Blaga Blogo, Tiel la Mondo... kaj la movada TEJO-Tutmonde kompletigas nian numeron. Ni bezonas kaj instigas vin kontribui al nia revuo. Skribu al ni kaj ĝis la venonta!

 La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.

Bonan legadon!
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org

 

No comments:

Post a Comment