Tradicio, kiu en Nepalo ankoraŭ igas la familion de la edzino proponi doton al la edza familio. Pradip Ghimire rakontas pri tio. Tie proksime en Ĉinio, kiel priskribas ZHANG Ping, la tradicio konfliktas kun la tendenco de la junuloj, kiuj ne volas edzi(in)ĝi. Iliaj zorgemaj gepatroj devas okupi sin pri la serĉado de edz(in)oj por ili. Simila situacio okazas ankaŭ en Japanio, laŭ AZUMA Juki. Rowland Bonkorpa priskribas la GLAT-situacion antaŭ la lastatempaj samseksaj geedziĝaj rajtoj kaj Raita Pyhälä analizas alian flankon de la geedziĝoj — la divorcoj.
Divorco – vorto, kiu ŝajne neniam estis en la vortprovizo de Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, kiuj geedziĝinte en 1957, vivas kune en Bona Espero jam 40 jarojn. Bona Espero, kiu dum jardekoj funkciis kiel eduka kaj sociasista institucio por centoj da infanoj, nun transiras al nova fazo en sia ekzisto kaj Ursula rakontas al ni pri tio en nia intervjua rubriko.
El Rusio, Olga Ŝilajeva prezentas al vi raporton pri la filmfestivalo Teo kaj Amo, kiu premiis kelkajn esperantistojn per senpaga vojaĝo al Ĉinio. Leginte la artikolon, vi certe deziros sperti la samon kiel ŝi. Ne restis multe da spaco, sed la ceteron de la paĝoj plenigas tre interesaj rubrikoj. La Blaga Blogo, Tiel la Mondo... (ĉar ili ne povas manki). Legeblas ankaŭ recenzoj de la lastaj lastaperintaj muzikaj albumoj kaj la teknologia rubriko KontakTEK. TEJO tutmonde iom ŝrumpas ĉi-numere, sed revenos pli forte la venontan eldonon.
Ne forgesu skribi al ni viajn opiniojn kaj pensojn pri la enhavo de la artikoloj. Ni ĉiam bonvenigas la leterojn de la legantoj. La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.
Bonan legadon!
Rogener PAVINSKI
Redaktoro de Kontakto
No comments:
Post a Comment