Vi povas nun aŭskulti kaj voĉdoni por ĉiuj konkursaĵoj en la 3-a muzika konkurso de Kontakto! En ĝi partoprenas ĉi-jare 14 kantoj de diversaj konataj, profesiaj kaj amatoraj artistoj. Unuafoje venas konkursaĵoj en Afriko, kaj ne nur unu sed du. Unu de la jam veterana artisto Denis Rock Tamba kaj alia de novbakita esperantisto Boozy B
La duan fojon partoprenas la artistoj Tiu Ne Gravas, Jonny M kaj Barok-projekto, kiu gajnis 2-an premion en la 1-a konkurso. Vi trovos ankaŭ unufojajn konkursaĵojn de la konataj E-muzikistoj i.d.c kaj Patrik Austin kun tutnovaj kantoj. Kiel jam fariĝis kutimo ni ricevas ankaŭ kelkajn versiojn de nacilingvaj kantoj. Por ĉi tiu konkurso venis 3 el italaj kantistoj kaj unu el la brazilano Mikel Klav, kiu partoprenas jam la 3-an fojon!
En ĉiuj kantoj troviĝas la kantoteksto kaj informoj pri la kanto kaj artisto. Sufiĉas surklaki ĉiun unuopan kanton. La 14 artistoj konkursos por ricevi la 1-an kaj 2-an premion de la ĵurio, la Premion de la Publiko kaj la premio Nova Talento. Ĝuu kaj diskonigu!
Alklaku ĉi tie por voĉdoni por la premio de la publiko.
Atentu: Estos kalkulitaj nur validaj voĉoj. La voĉdonantoj por la rajtas voĉdoni unu fojon!
La limdato estas la 10-a de julio! Disvastigu la informon al viaj amikoj!
Unu kanto aldoniĝis post kiam mi voĉdonis hieraŭ! Tio ne povas esti! Ĉu eblas nuligi la voĉdonon kaj refari?
ReplyDeleteJes, okazis iu problemo kaj hieraŭ mankis unu kanto. Mi kontrolos kun la teknika hepanto por foriviŝi vian unuan voĉon por ke vi faru novan
DeleteMi tre ĝojas pri ĉi tia konkurso tiel kantokrea. Mi voĉdonas por oftigi ĝin, dufoje ĉiujare ekzemple ;)
ReplyDeleteCxu ne eblas havi la tekstojn? Tio estus tre grava.
ReplyDeleteJes, la tekstoj troveblas en la retejo Soundcloud. Se vi surklakas ajnan kanton vi estos sendita tie!
DeleteLa lasta kanto ne sonas
ReplyDeleteĈi tie sonas enorde!
Deletetre bona , dankon!
ReplyDeleteDankon por via praktikado de Esperanto en muzika rondo!
ReplyDeleteGratulon pro la bonega laboro! Chu jam finighis la vochdono-periodo? Char sur la pagho indikita por tio tekstas jene:
ReplyDeleteError
This survey is no longer available.
Please contact KuboF Hromoslav ( kubof.hromoslav@tejo.org ) for further assistance.
Mi ŝatas vidi plie kaj plie novajn kantistojn!
ReplyDelete