https://docs.google.com/document/d/1z9mRBolwPb2fl7Sm4zPwM9AdvH9zxHC6PklSjfgUxS4/edit?usp=sharing

Veganismo - La konscia dieto | Kontakto 2017:5 en la reto!

Kiam mi esperantistiĝis ― ĉirkaŭ la jaro 2001 ― mi jam estis vegetarano de tri jaroj. Sed ĝuste dum mia unua internacia renkontiĝo ― la IJK 2002 ― mi decidis fariĝi vegano. Unu el la sponsoroj de la kongreso estis granda “produktisto” de ovoj kaj vizito al tiu industrio estis ero en la programo. Oni fiere prezentis al ni videon, kiu montris kiom kreskis la produktado de ovoj en la moderna amasa bredado de kokinoj, en grandegaj kovritaj ejoj, artfarite lumigitaj kun kokinoj fermitaj en tre etaj kaĝoj, inter aliaj frenezaĵoj, nome de “profita produktado”.

Lige kun aliaj faktoj, tio igis min ĉesigi iom post iom la konsumadon de bestaj devenaĵoj. Tiam la vorto “vegano” estis apenaŭ konata. Nun la vivstilo, kiu evitas kiel eble plej multe kaŭzi nenecesajn suferojn al ĉiuj vivuloj, ĉefe per manĝado, pli kaj pli populariĝas. Ja la temo estas tre aktuala kaj grava. Ĉiujare en la mondo 70 miliardoj da bestoj estas buĉataj por la homa konsumo. En mia lando, Brazilo, nuntempe ekzistas 218 milionoj da bovoj, pli ol la 208 milionoj da homoj.