Eble por kelkaj estas ĝene ke mi, jam tra tri-sinsekvaj eldonoj, retuŝadas la saman temon en ĉi tiuj malmultaj linioj destinataj
al mi, sed prisilenti ne malaperigas problemojn. Simple estas ne komforte al mi veni ĉi tien kaj skribi pri io alia ol la pandemia tragedio, kiu daŭre falĉas vivojn.
En la lasta numero mi menciis la 50 milojn da perditaj vivoj en Brazilo, cifero, kiu pli ol duobliĝis en la intervalo de unu eldono. Ne estos surprizo se, kiam tiu ĉi eldono atingos vian hejmon, jam 1 milionon da mortviktimojn faris jam tutmonde la nevidebla malamiko.
Ĉu en la nehaltigebla mondo ni kolektive funebros aŭ lernos iun lecionon pri la ĝisnuna
plej granda tragedio de la 21-a jarcento? Ĉu estos tempo por tio? mi demandas ĉar la
prognozo estas, ke post la koronviruso, longe ŝvebos plia peza nubo super niaj kapoj.
Ĝi estas ekonomia krizo. estas konate ke pro la pandemio multaj perdis sian laboron
kaj devas nun vivteni sin per multe pli malgranda enspezo. Tial estas oportune ke nia
ĉefartikolo prezentas valorajn indikojn pri mon-ŝparado.
Ĉu borsa investado estas eble elirejo por la krizo? Ne sen grandaj emocioj ― se
dependi de la ŝerca skeĉo Servi vin ― kiu komplementas la temon de la ĉefartikolo en
brila maniero kaj amuza tono.
Pro la pandemio la ĉi-jaraj ĉefaj esperanto-Ko ngresoj, nome UK kaj IJK, okazis virtuale
por la unua fojo en la historio. Ne senpene. La unua el ili estis la IJK kaj la ĉeforganizanto
rogier huurman donis al ni intervjuon, en kiu li parolas pri la trafoj kaj misoj.
Fine, mi ŝatus esprimi mian konsternon kaj solidarecon al la libana popolo, kiu
suferegas pro la nekredebla eksplodo de stokita nitrata amonio en sia haveno kaj kiu
nun havas milojn da vunditoj kaj centmilojn da senhejmuloj en la ĉefurbo.
La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne
estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Por elŝuti
retan Kontakto vizutu: uea.org/revuoj/
Rogener PAVINSKI
Ĉefredaktoro
No comments:
Post a Comment