https://docs.google.com/document/d/1z9mRBolwPb2fl7Sm4zPwM9AdvH9zxHC6PklSjfgUxS4/edit?usp=sharing

Poŝtelefona Terapio - Kontakto 2021.1


La ŝagtelefonoj ―kiaj ili estas nun ―ne aperis subite en nia vivo, de unu tago al alia, kiel miraklo. Se tiel okazus, certe ili estus tre timigaj kaj eble danĝeraj aĵoj. Sed ne estis tiel, ili evoluis iom post iom, kaj ĉiu progreso kaj novaĵoj ravis nin kiel infanojn antaŭ dolĉaĵo-bretaro. Eble vi, samkiel mi, tre entuziasmis kiam unuafoje eblis fari fotojn – terure kvalitajn 0,3 MB-bildojn – per la poŝtelefonoj.


Ŝajnas ke dekomence, kiam aperas novaĵoj, ni ne klarvidas la tutan bildon kaj povas fari bonan prijuĝon nur kiam damaĝo jam estas. Nun, pli ol jardeko pasis de la unuaj ŝaĝtelefonoj, kaj nia rilato kun ili fariĝis multe pli forta kaj intima ― kio havas siajn kromefikojn.


Eble vi scias ke Koka-Kolao estis elpensita origine kiel kuracaĵo: revigliga trinkaĵo, ili diris. Nuntempe, malgraŭ ke ĝi delonge ne plu entenas kokainon, ni ĉiuj scias ke ĝi tute ne estas kuracaĵo, sed ja povas efiki tute male, se tro ofte konsumata. Hodiaŭ, pli kaj pli oni zorgas pri la rilato inter nia psika sano kaj la troa uzado de la portebla telefono, kun siaj tre diverscelaj apoj. Tiusence, la artikolo de Stela, kun la defio, kiun ĝi entenas, venas en bona momento ― ankaŭ por mi.


Estis kvazaŭ aŭtomata ago malbloki la telefonon kaj malfermi Instagramon. Mi, kvazaŭ dependulo, pasigis pli ol horon (se kalkuli la tutan tagon) rigardante aliulan vivon kaj apenaŭ konatajn vizaĝojn. Post la defio, mi fermis mian personan konton ĉe tiu socia reto. Du semajnojn antaŭe mi jam estis malinstalinta la apon de Facebook, kaj rimarkis kiom
multe pli rapida la telefono fariĝis. Mi surprize rimarkis ke la baterio de la telefono daŭras
2 plenajn tagojn (duoble pli da tempo ol antaŭe).

Samkiel al ĉiu dependeco, la apo-dependeco ne facile malfariĝas. Eĉ se vi ne plu deziras
uzi la apon, ĝi konstante invitas vin. Diable ĝi insistas kaj sendas sciigojn plurfoje dum la
tago. Kaj se vi ilin sukcese ignoras, ĝi sendas al vi retpoŝton. Firmdecida mi kontraŭatakis:
ekmalŝati la sciigojn. Sed ve! Tiom facile mi ne povis. La malamiko estas ruza kaj ĝia grundo
labirinta. Nur post 25 ekrantuŝoj mi povis liberiĝi de ĝiaj katenoj. La artikolo estas invito
por vi pripensi kaj plibonigi vian rilaton kun via telefono.


Fine, mi ne povus daŭrigi sen esprimi bedaŭron pro la ankoraŭ en multaj landoj vivofalĉa
sankrizo, kaj deziras ke por ĉiu estu kiel eble plej rapide efika vakcino.
Se vi emas kunhavigi viajn spertojn dum la pandemio, niaj paĝoj estas malfermaj al vi.
Restu sana!

La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Por elŝuti retan Kontakto vizutu: uea.org/revuoj/

Rogener PAVINSKI

Ĉefredaktoro 

No comments:

Post a Comment