Kontakto estas dumonata, ĉefe porjunulara revuo pri landoj, popoloj, kulturoj, socio kaj politiko. Ĝi estas revuo de TEJO eldonata de UEA kaj legata en ĉ. 90 landoj. Kontakto estis fondita en 1963, kaj ĝia unua redaktoro estis Humphrey R. Tonkin.
Individuaj membroj kaj patronoj de TEJO ricevas Kontakto-n aŭtomate, sed eblas ankaŭ aboni aparte de membreco. Blinduloj povas ricevi voĉlegitan kasedan eldonon senpage. Antaŭ la eldono de papera numero, pere de la reta Jarlibro de UEA en la reto ekhaveblas ankaŭ la reta versio de la revuo por TEJO-membroj kaj ĉiuj Kontakto-abonantoj: [1] (bv. enmeti vian salutvorton kaj pasvorton, kaj tiam ĉe la dekstra flanko elektu TEKO-n).
Redakcio
al revuo KontaktoRua José Guidini Jr. 229
Ribeirão Preto/SP
14093-540 Brazilo
Ret-adreso: kontakto@tejo.org
Redaktoro: Rogener Pavinski (Brazilo)
Grafikisto: Romulo Felicio (Brazilo)
En Interreto
Facebook: https://www.facebook.com/revuokontakto
Twitter: https://twitter.com/revuokontakto
Ipernity: http://www.ipernity.com/home/kontakto
Eldonanto, administrado, abonoj, anoncoj
UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.Tel.: +31 10 436 10 44
Fakso: +31 10 436 17 51
Ret-adreso: info@uea.org
Anonctarifo: tutpaĝa 350 EUR, 1/2-paĝa 190 EUR, 1/4-paĝa 100 EUR, 1/8-paĝa 55 EUR, 1/16-paĝa 30 EUR. Anoncoj sur kovrilpaĝoj kostas duoble. Por E-organizaĵoj 50% da rabato. Varbantoj de ekstermovadaj anoncoj ricevas makleraĵon de 30%. Por anoncoj bv. kontakti UEA. Anoncetoj: por Anonctabulo 0,25 EUR por unu vorto. Bv. sendi rekte al la redakcio aŭ al UEA.
Redaktoro
Laboras kiel filmisto kaj muzikisto. En septembro 2010 li estis elektita kiel nova redaktoro de la revuo Kontakto, ekoficonta ekde la numero 2010:05
Rogener Pavinski ĉe: