![]() |
Junuloj - pli ol 1/3 de la monda popolo. |
Ĉu tro da postuloj kaj malmulte da fido junuloj ricevas de la socio aŭ ĉu juneco ja estas nur ĝuo de la plej feliĉa tempo? Ĉu juneco rilatas nur al aĝo?
Rakontu pri viaj spertoj kaj kundiskutu! Ni atendas vin!
Saluton al cxiuj!
ReplyDeleteMi nomigxas Ditta, mi estas 18 jaragxa hungara lernantino.
Mi pasigas mian lastan jaron en la mezlernejo kaj gxis cxi tiam ankaux mi pensis, ke vivo de junuloj estas pli-malpli facila. Sed nun...
Mi faros la abiturientan ekzamenon en majo kaj junio, kaj mi ecx jam nun devas studi multege. Ne pro tio, ke mi antauxe ne lernis kion oni instruis en la lernejo, sed cxi tie instruistoj ial konsideras la ekzamenon ege-ege gravega afero, kaj tio multe stresigas nin, lernantojn.
La sistemo estas cxi tie la jena: se vi ricevas suficxajn poentojn en la abiturienta ekzameno, vi povos registrigxi al via elektita universitato. Alikaze eble vi ne povos tion fari. Onidire cxiuj estos akceptitaj en IU universitato, sed ni certe ne volas iri cxien, nur tien, kien ni jam ekde kelke da tempo deziras - sed cxio dependas de la rezulto de tiu unu ekzameno.
Do, tiel kaj la instruistoj kaj la gepatroj diras al ni, ke ni devas atingi bonegajn rezultojn. Mi pensas, ke cxi tio en tiomgrada kvanto estas jam sensenca kaj tro stresiga. Kial devas timi ankaux tiuj, kiuj ja tralernis siajn 4-6 jarojn en la mezlernejo? Cxu la situacio cxie estas tiom timiga?
Bonvolu rakonti, kiel okazas tiuj ekzamenoj en viaj landoj! Cxu ili cxie estas tiom stresigaj? Cxu ankaux cxe vi gravas preskaux nur la rezulto de la abiturienta ekzameno?
Dankon, kaj belan tagon al cxiuj. :)
Ditta Békési