https://docs.google.com/document/d/1z9mRBolwPb2fl7Sm4zPwM9AdvH9zxHC6PklSjfgUxS4/edit?usp=sharing

Nova revuo Kontakto nun libere elŝutebla!

Jam aperis en la Reto la pdf-versio de la renovigita revuo KONTAKTO.

La duobla eldono preparita de nova redaktoro Rogener Pavinski jam elŝuteblas ne nur por TEJO-membroj kaj abonantoj kiel kutime. Ĉi-foje, ĉiuj povas legi la ciferecan version de la revuo.

TEJO regalas la tutan esperantistaron per specimeno libere elŝutebla de ĉiuj. Sed ĝi ne estas tute senpaga. Ni postulas de vi unu pepaĵon! Tiu pepaĵo estu eta mesaĝo, kiun vi povas lasi en sociaj retejoj, kiel "Twitter" aŭ "Facebook".



(baixar=elŝutu)

Tiu lasta eldono estas duobla kaj enhavas la numerojn 239 kaj 240, havas 28 paĝojn, el kiuj 8 en la presita versio estos plenkoloraj! Nova enpaĝigo; novaj sekcioj. Unu el la plej tradiciaj revuoj estas nun tutnove naskiĝinta bebo.

Do, se vi estas TEJO-membro kaj abonanto, vi povas elŝuti la revuon per la reta jarlibro de UEA. Se ne, vi klaku la suban butonon, per kiu vi ensalutos en "Twitter" aŭ ĉe "Facebook" (la informoj aperas en la angla) kaj tie lasas antaŭdifinitan mesaĝon pri la elŝutebleco de la revuo. Tuj poste vi ricevos ligilon por elŝuti la revuon. 

Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, ne prokrastu la ŝancon venontjare ricevi hejme ĉiujn eldonojn de nova revuo KONTAKTO! Abonu nun!

(Se vi ne havas konton en la menciitaj retejoj, kontaktu nin por ricevi la instruojn kiel elŝuti la revuon).

11 comments:

  1. Dankon aparte pro la tradukoj de Jorge Luis Borges. La tuta revuo estas belaspekta & la artikoloj bone verkitaj. Mi ne bezonas legi Steve Jobs en Esperanto, sed mi estas usonano.

    ReplyDelete
  2. mi multe sxatis la novan revuon. Mi gratulas al cxuij kiuj laboras por nin oferi tiun laboron =D

    ReplyDelete
  3. bedaŭrinde mi ne povis elŝuti la revuon ĉar la servilo paneis.

    ReplyDelete
  4. Saluton Hector! Jes, problemo solvita, provu denove mi petas! Dankon!

    ReplyDelete
  5. Malfacile pepi kiam oni ne havas konton ĉe Twitter aŭ facebook ! kaj do sekve oni ne vidas la ŝajne tre belan novan Kontakton! argh! Sed al kio utilas tiuj pepoj?

    ReplyDelete
  6. Saluton Anonimulo! Kiel klarigite supre, por tiuj, kiuj ne havas konton ĉe tiuj sociaj retejoj, tiuj sendu al ni retmesaĝon. Ni tiam informos kiel fari.

    La utilo de tiuj pepoj estas facile videbla. Kiam oni diskonigas tiun informon inter siaj konatoj, des pli multe da homoj scios pri ĝi. Jen nia unua celo, ke homoj scios pri ni.

    ReplyDelete
  7. La proponata mesaĝo por la facebook muro aspektas tie:

    "Mi Дµus senpage elЕќutis pdf-version de la nova @revuokontakto. ElЕќutu ankaЕ­ vi!"

    bonvolu redakti tion kun unikodo :)

    ReplyDelete
  8. Mi ne havas (nek intencas havi) Twitter-konton, sed ne eblas "pagi" per Facebook-mencio. Fakte mi metis la ligilon en mian Facebook-konton, sed mi daure restas senpova legi la n-ron rete...

    ReplyDelete
  9. Saluton Rugxverdulo! Kiel klarigite supre, por tiuj, kiuj ne havas konton ĉe tiuj sociaj retejoj, tiuj sendu al ni retmesaĝon. Ni tiam informos kiel fari. kontakto@tejo.org

    ReplyDelete
  10. Mi ja havas kontojn en ambaux kaj volonte pretus pagi per pepajxo. Sed iu nekonata por mi PagSocial postulas aliron al miaj kontoj, kaj tion mi ne pretas permesi. Amuze: sercxante per Guglo pri PagSocial, la unua rezulto estas pri Pug Social. :-)

    ReplyDelete
  11. Saluton Mariana, vi ja rajtas suspekti kontraŭ nekonataj servoj kiel Pagsocial, sed estas ĝi kiu faras tiujn pepaĵojn! Ĝi estas relative nova, pro tio nekonata, sed ĝi estas sekura!

    ReplyDelete