Dolchamar estas finna muzikgrupo, sed tiu ĉi nomo antaŭnelonge estis kvazaŭ sinonimo por “Ĉu vi pretas? !” - titolo de ĝia unua ŝlagro de ĝia unua albumo “Lingvo Intermonda” de 2000. La sinonimo ŝanĝiĝis, la ŝlagro en 2005 estis “Junaj Idealistoj”
de la dua albumo “Rebela Sono”. Ambaŭ muzikaĵoj kaj respektivaj albumoj furoris inter junaj esperantistoj.
‘Trajn’ nenien” la tria albumo de la finna bando, kiu koncipiĝis en la fruo de la jaro 1999, prezentas novan stilon por sia muziko samkiel okazis inter la unua kaj dua albumoj. Ĉu “Trajn’ nenien” same plaĉos al la publiko, kiel la antaŭaj? Tion provas repondi Patrik Austin, la fondinto kaj kantisto de la grupo en la intervjuo por Kontakto.
La muzikgrupo ĉiam travivis ŝanĝojn - konsiste, muzike kaj êc nome - de Dolcxamar al Dolchamar, kaj preskaŭ Dolĉamar. Sed la metamorfozo ankaŭ atingas la kantiston Austin, kiu rakontas ke la bando jam ne estas la sama kaj ke ne plu indas esti idealisto. Ĉu estonte Dolchamar estos sinonimo por “Maljunaj konformistoj”?
Legu la intervjuon en la n-ro 243 (2011:2) de Kontakto.
No comments:
Post a Comment