La pdf-versio de "Kontakto 2011:3" jam haveblas ĉe la Reta Jarlibro
de UEA. Ĝi ĉefe traktas la novan muzikan eraon, kiu inkluzivas la morton de la ko-diskoj, la mp3-formaton kaj la estonton de la Esperanta muziko per ampleksaj artikoloj pri la temo.
En nia intervjua rubriko estas Irek Bobzrak, la voĉo kaj animo de la podkasto Varsovia Vento. Artikoloj pri artefarita intelekto, ĉinaj freskoj, moldavia subtera vino-urbo enhavas tiu ĉi numero. Ankoraŭ ĝuindas ĉi-eldone la rubrikon kun facila teksto, la Blaga Blogo, TEJO-Tutmonde kaj multon pli.
Bonan legadon
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org
No comments:
Post a Comment