https://docs.google.com/document/d/1z9mRBolwPb2fl7Sm4zPwM9AdvH9zxHC6PklSjfgUxS4/edit?usp=sharing

USSR 20 jarojn poste. Kontakto 2011:6 finfine aperis en la reto!


Ĝuste kiam vi kredis ke nenio plu okazus ankoraŭ en 2011...

En la lasta tago de la jaro tamen ni aperigas rete la lastan n-ron de Kontakto en 2011. "USSR 20 jarojn poste", estas la temo de la ĉefartikoloj en tiu ĉi numero (2011:6), kies kies .pdf-versio jam troviĝas ĉe la Reta Jarlibro de UEA.


20 jarojn poste, la mondon ne plu dividas du malsamaj ideologioj. Socialismo por plejmulto de la homaro apartenas al la pasinteco kaj la tre interesaj kontribuaĵoj pri la temo respegulas tion. Ĉe nia intervjua rubriko, ni gastigas unu el la plej talentaj Esperantaj muzikistoj: Nanne Kalma. Li rakontas i.a. pri sia kariero, pri la disiĝo de Kajto kaj pri ĝia plej lasta albumo "Duope". En "Historio" vi legos interesan artikolon pri la tragedio de la vulkano Vezuvio antaŭ ĉ. 2000 jaroj. Aldone, vi trovos niajn konatajn rubrikojn "Facila", "La blaga blogo", "Recenzo" kaj la TEJO-movada "TEJO Tutmonde".

La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, ne perdu tempon kaj ricevu la tutan paperan jarkolekton hejme. Pliaj informoj ĉi tie.

Laste, grava informo estas ke TEJO kaj Kontakto premios novajn abonantojn en 2012. Pliajn detalojn en nia retejo. Ni petas bv. disvastigi la informon!

Bonan legadon
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org

No comments:

Post a Comment