Patriotismo. Kio ĝi estas? Kiu estas la limo inter naciismo kaj ŝovinismo?
Jen la ĉeftemo de la nova eldono de revuo Kontakto, kies .pdf-versio jam troviĝas ĉe la Reta Jarlibro de UEA. La temo estas tikla kaj ankaŭ tuŝas la Esperantistojn - ĉu ni senzorge ligas la Internacian Lingvon al ŝovinismo per la tradiciaj emblemoj de la E-movado?
Tiklajn temojn tamen tute ne devas timigi komunikiloj kaj komunikantoj. Kalle Kniivilä, nia ĉi-numera intervjuato, verŝajne jam alkutimiĝis al kritikoj pro Libera Folio, la retejo, kiun li kunfondis kaj administras.
István Ertl (redaktoro de Kontakto antaŭ 20 jaroj), debutas ĉi-numere sian acidan humuron per la rubriko “Tiel la mondo...”. Ĉi-eldone vi ankaŭ trovos artikolojn pri scienco, teknologio kaj kino. La blaga blogo, nekredeblaĵoj, krucenigmo kaj la rubriko TEJO-Tutmonde kompletigas tiun buntan numeron.
Ni memorigas ke la elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, ne perdu tempon kaj ricevu la tutan paperan jarkolekton hejme. Pliaj informoj ĉi tie. Protifu la ŝancon ke TEJO kaj Kontakto premios novajn abonantojn en 2012. Estas la lasta semajno por havi ŝancon ricevi senapagan mojosan T-ĉemizon!
Bonan legadon
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org
patriotismo kaj nacionalismo
ReplyDeletekonsideru unu aferon:
se mi Veneto, Lombardo, Sicilano demandas mian lingvon kaj kulturon en oficialaj medioj : DO MI ESTAS NACIONALISTO KAJ FIA HOMO SENKULTURA
se mi kiel italo volas trudi Italan lingvon en cxiuj medioj MI ESTAS PATRIOTO KAJ BONA HOMO
FINFINE SE MI ESTAS ITALO KAJ MI NE KONAS ANGLAN LINGVON MI ESTAS SENKULTURA HOMO, LA NOVA PATRIOTISMO ESTAS BURGXA KOSMOPOLITISMO
nur per Internacia lingvo mi estas INTERNACIONALISTO nur per mia loka lingvo mi estas senlima vera HOMO