https://docs.google.com/document/d/1z9mRBolwPb2fl7Sm4zPwM9AdvH9zxHC6PklSjfgUxS4/edit?usp=sharing

Daŭripova Evoluigo: Kio ĝi estas? Kontakto 2012:2 aperis en la reto!

Post iom da malfruo jen aperas por vi la nova numero de Kontakto.

Ekologio estas nova tendenco kaj ĉie oni parolas pri Daŭripova Evoluigo. Sed kio ĝi estas? Aŭ pli bone, kio ĝi ne estas? Ambaŭ respondojn vi trovos en la nuna numero, kies ĉeftemo estas pli ol ĉio verda! Ĝia .pdf-versio jam troviĝas ĉe la Reta Jarlibro de UEA.

En nia intervjua rubriko, unuafoje aperas intervjuo kun virino! Agenita Ameno estas socia sciencisto, kiu esploras pri la virina socia kondiĉo. Ŝiajn esplorojn kaj konsciajn opiniojn vi certe kun intereso legos.



Plue, en la nuna eldono troviĝas artiokolo pri la Esperanto-radio por Androjdaj telefonaparatoj kaj belaj infandesegnaĵoj. Kaj certe ankaŭ ne mankas niaj rubrikoj kiel "La Blaga Blogo", "Tiel la mondo..." kaj "Facila".

Ni memorigas ke la elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, ne perdu tempon kaj ricevu la tutan paperan jarkolekton hejme. Pliaj informoj ĉi tie.

Bonan legadon
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org

No comments:

Post a Comment