Punka Diservo en rusia templo - Kvankam tiu titolo povas aspekti iom stranga unuavide, sub ĝi kaŝiĝas grava temo: La manifestacio kaj sekva aresto de tri membroj de rusa ina punka grupo Pussy Riot en Rusio. Ĝi estas nia ĉefartikolo en Kontakto 2012:3, kies .pdf-versio jam troviĝas ĉe la Reta Jarlibro de UEA.
La hispana poeto Jorge Camacho estas nia gasto ĉe la intervjua rubriko. Lia plurjara kaj plurflanka agado ĉe la esperantlingva beletro estis unu el la temoj de nia konversacio.
Nia nuna eldono buntas pri temoj! En ĝi estas artikolo pri la Someraj Olimpikoj 2012, pri Scienca Metodo, pri la 90-jariĝo de la Semajno de la Moderna Arto en Brazilo kaj pri la tradukilo de Google. Krom tio, vi ankoraŭ trovos niajn konstantajn rubrikojn: La Blaga Blogo, Tiel la mondo..., Recenzo, Facila kaj la rubriko TEJO-Tutmonde. Nemalhavebla numero!
La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo .Pliaj informoj ĉi tie.
Bonan legadon
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org
No comments:
Post a Comment