La steloj rakontas historion. La stela scio de miliardoj estas la temo de niaj ĉefartikoloj en la plej lasta eldono de revuo Kontakto, kiu ĉi-eldone ankaŭ festas la 250-an numeron de sia eldonado kaj kies .pdf-versio jam troviĝas ĉe la Reta Jarlibro de UEA.
Eterne Rima, la konata "repmajstro" estas la intervjuato de ĉi tiu eldono. Li rakontas pri sia agado en hiphopa muziko, pri lia lasta albumo "Taglibro de Brutulo" kaj pri sia pasio pri artefaritaj lingvoj.
Parolante pri lingvoj, en la nuna eldono vi ankaŭ trovos artikolon pri la pirahana lingvo - kurioza pro la fakto ke en ĝi mankas vortoj por numeroj. El Ĉinio vi legos pri la tradiciaj hutong-loĝejoj en Pekino. Ni ne forgesu pri niaj rubrikoj: La Blaga Blogo, Recenzoj kaj TEJO-Tutmonde. Ĉion ĉi kaj pli vi povas tuj legi en la elŝutebla .pdf-versio de la revuo.
La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.
Bonan legadon
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org
No comments:
Post a Comment