En la nuna konfliktiĝanta mondo, tre ĝisdata estas nia ĉefartikolo, kiu pritraktas la disputon inter Ĉinio kaj Japanio pri la eta insularo, kiun ĉinoj nomas Diaoyu kaj japanoj Senkaku. Ĉu troveblas solvo?
Ĵus elektita la esperantisto de la jaro far la revuo Ondo de Esperanto, Peter Baláž, la slovako, kiu gvidas la organizaĵon E@I estas nia gasto por la intervja rubriko. Li rakontas pri la aktivaĵoj de E@I sed ankaŭ pri si mem ĉi-eldone.
Mondomapoj ne estas la samaj en ĉiuj partoj de la mondo. Vi pri tion legos en Kontakto 2012:5. Ankaŭ vi trovos artikolon pri la rolo de bibliotekisto en la socio, eseon pri fermitaj pordoj, rakonton kaj niajn kutimajn kaj nepraj konstantajn rubrikojn - La blaga blogo, Tiel la mondo kaj TEJO-Tutmonde.
La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.
Bonan legadon
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org
Saluton! Mi estas esperantista, kaj mi volas krei reton de esprantaj blog-oj. Bonvolu sekvi mian blogon, kaj mi povas afisxi ligilon al via.
ReplyDeleteDiru al mi se vi konas plimultajn blog-ojn