https://docs.google.com/document/d/1z9mRBolwPb2fl7Sm4zPwM9AdvH9zxHC6PklSjfgUxS4/edit?usp=sharing

La mistera lingvo de la Okulistoj - Kontakto 2013:1

Per tiu ĉi unua numero de 2013 ni inaŭguras la jubilean jarkolekton de Kontakto. Antaŭ 50 jaroj, en 1963, nia kara revuo naskiĝis. Por tiu ĉi jubileo, ni planis kaj sukcesis realigi kelkajn novaĵojn. Unue, ni iom freŝigis la grafikan koncepton. Aldone al tio, ni travivos la jubilean jaron kun ne ok, sed kun dek ses koloraj paĝoj! Due, menciidas la nur-reta aboneblo, kio signifas ke eblas aboni la revuon nur por ĝia cifereca versio. Ni malfermis specialan rubrikon por rememori la historion de Kontakto dum tiuj 50 jaroj. En la ĉi-jaraj numeroj, eksaj redaktoroj de la gazeto rakontos iom pri siaj spertoj. Ĉi tiun rubrikon inaŭguras la unua redaktoro de Kontakto, Humphrey Tonkin.


Krom la jubileaĵoj, la ĉefartikolo de Roger Borgês certe kaptos vian atenton ĉar ĝi tuŝas temon ŝatatan de ĉiuj esperantistoj – lingvo. En nia intervjua rubriko gastas la ĉarma Shanshan, la juna parolistino de ĈRI (Ĉina Radio Internacia). Ŝi rakontas i.a. pri la laboro de la Esperanta skipo ene de la radio kaj sia ŝatokupo, kiu iĝos nova radio-rubriko: kuirado.

El Rusio, verkita de Stanislavo Belov, venas detala raporto pri la leĝo, kiu kaŭzis konsternon en ĉiuj mondopartoj. La popolkonata “leĝo de malhonestuloj” malpermesas la adopton de rusaj georfoj fare de usonanoj. La blaga blogo, ĉi-foje tute ne blaga, koincidas kun la ĉefartikolo kaj avertas pri kaŝitoj. Plue, Tiel la mondo... Facila, TEJO-Tutmonde kaj unu nova rubriko: Varsovia Vento. La podkasta programo malfermis rubrikon por komenti nian revuon kaj reciproke, la brazilaj (ĝemelaj) fratoj Régis kaj Rangel komentos la enhavon de la elsendoj en niaj paĝoj!  

La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.

Bonan legadon
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org

No comments:

Post a Comment