https://docs.google.com/document/d/1z9mRBolwPb2fl7Sm4zPwM9AdvH9zxHC6PklSjfgUxS4/edit?usp=sharing

La Sennaĝila Foceno - ĉe la rando de pereo. Kontakto 2013:4 aperis en la reto!



Nia ĉefartikolo pritraktas la drastan reduktiĝon de la sennaĝilaj focenoj en la riveroj kaj lagoj de Ĉinio kaj la malbonan situacion de tiu specio; samkiel la penadon de popola patrolo de protektantoj, kiuj  laboras por ŝanĝi la destinon de tiu besto.

Kiel eblas ne ŝategi La Perdita Generacio? La muzikgrupo, kiu celebras sian dekjariĝon en 2013, jam konkeris sian lokon en la E-medio kaj la korojn de multaj esperantistoj per sia bela muziko. Tomio, la iniciatinto kaj ĉefverkisto, donis al ni intervjuon, en kiu li rakontas i.a., ke la grupo nun estas pli unueca, kaj pri la antaŭnelonge lanĉita tria albumo de la grupo “Ĉiamen Plu”. 

La rubriko Kontakto 50-jara prezentas du eks-redaktorojn samtempe.  Anna Löwenstein kaj Leif Nordenstorm kune redaktis nian revuon de 1983 ĝis 1986, kiam daŭrigis sola Leif ĝis 1989. Anna malfermis periodon, en kiu Kontakto havis facillingvan parton kaj komencis aperi 6 fojojn jare (kiel ĝis nun) anstataŭ kvar. Krome ŝi kreis la "facilan liston" de la plej oftaj radikoj, uzataj por la artikoloj en facila lingvaĵo. Leif estis unu el la redaktoroj, kiuj plej longe redaktis: 6 jarojn.

Ĉu vi estas vantema? Nu, en certa grado ĉiuj ni estas iom. Virinoj ĉefe ĉiam klopodas esti belaj kaj unu el la plej popularaj metodoj por rejunecigo de la haŭtaspekto estas la senŝeliĝo. Marta Domian rakontas iom pri ĝia historio kaj ankaŭ proponas recepton por natura, hejmfarita kosmetikaĵo.

Ĉu vin enuigas prelegoj? Ja depende de la preleganto, tiaj prezentoj eĉ dormigas nin. Sed tio ne plu bezonas esti tia. Olga Ŝilajeva proponas al ni novan prezentadmetodon nomatan Peĉakuĉo. Ŝi klarigas kiel ĝi funckias kaj rakontas pri la unua Peĉakuĉo en Esperanto. Neniam plu dormigaj prelegoj! Eble kiam tiu prezentadmetodo pli popularos, nia “Prelegamanto” de la Blaga Blogo de Viktoro Solé ne plu bezonos disvastigi sian tre utilan traktadon por la prelegantoj.

Kompletigas ĉi tiun eldonon niaj konstantaj rubrikoj: Tiel la mondo..., Varsovia Vento kaj la ĉi-numere pli granda TEJO-Tutmonde, kiu krome serĉas redaktoron por la venonta jaro. Legu la alvokon kaj kandidatiĝu, se vi emas. Kontakto cetere ĉiam bonvenigas kunlaborantojn, do sentu vin libera por engaĝiĝi. La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.

Bonan legadon
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org 




No comments:

Post a Comment