Jen venas la fino de unu plia
jaro – 2013 estis tre speciala por ni. Per tiu ĉi duobla eldono ni fermas
ciklon, kiu markis niajn 50 jarojn da ekzisto.
Ni faris ĉion eblan por ke la
nuna jarkolekto estu speciala. Estis malfacila laboro, sed ni sukcesis. Ni havis
pli da koloraj paĝoj, novan nur-retan aboneblon; novaj rubrikoj aperis kaj
kreskis nia sekvantaro en la reto. Tamen ne ĉio estas oro. Aliflanke venis
malpli da reagoj de vi, kaj la timo pri
la malgranda kvanto de abonantoj konsternas nin. Atendataj kontribuoj ne venis (kiel
la ĉi-numera intervjuo) kaj la malfruo iom kreskis. Por malaperigi la malfruon,
ĉi tiu eldono estas duobla kaj ni fruigis la venontjarajn limdatojn.
Tra la ĉi-jaraj numeroj, ni
kolektis la rememorojn de kelkajn
eks-redaktoroj. Kiom da historio entenas Kontakto!
En la nuna eldono finas tiun serion la kontribuoj de Francisco L. Veuthey, kiu
redaktis de 1992 ĝis 1997 kaj Ĵenja Z. Amis, kiu zorgis pri Kontakto de 2002
ĝis 2007. Ĵenja asertis ke malfacilas
dekutimiĝi de tiu laboro, kaj ŝi atestas tion per alia kontribuaĵo, “Lando de Espero”,
kiu estas la nomo de grava ekspozicio. Alia simila ĝardena ekspozicio en Ĉinio
kaj pupekspozicio en Japanio prezentiĝas en niaj paĝoj – tre ekspozicia
numero...
Nia ĉefartikolo pritraktas gravan
temon. Samseksemo ankoraŭ estas ĉirkaŭita de mitoj, miskompreno kaj timo.
Marjorie Garber, profesorino ĉe Harvard, sugestas ke anstataŭ diri “aliseksemo”,
‘samseksemo”, “ambaŭseksemo”... ni diru simple “seksemo”. Ĉu ne bona interpreto
por pli bone kompreni la ecojn kaj la seksajn orientiĝojn de la homoj?
La tre trafa artikolo de Pawel
Fisher-Kotowski, nomata “La ribelo de Stonewall”
bone prilumas la temon kaj rakontas pri la komenco de tiu movado, kiu ankoraŭ
ĝis nun batalas por la egaligo kaj respekto. Aliaj kunlaborantoj precize
informas pri la GLAT–situacio en siaj
landoj, kiu multe varias, sed ŝajne marŝas al pli bona situacio ol kiam ajn en
la historio.
Buntigas la ceteron de tiu ĉi
dika eldono aliaj tre interesaj artikoloj kaj la jam konataj konstantaj rubrikoj.
En mia tria plena jaro kiel redaktoro de Kontakto,
estas plezuro liveri al vi plian eldonon, kiu entenas la laboron de tiom multaj
homoj, mi esperas ke ĝi plaĉas al vi kiel ĝi plaĉas al ni.
Ni bezonas vin en la venonta
jaro, ne forgesu reaboni la revuon Kontakto,
membriĝu en TEJO kaj varbu samideanojn. Mi scias ke vi jam tro multe aŭdas
tiujn vortojn, sed se nia laboro ne atingas la esperantistojn, ĉio estas vane,
ĉu ne? Nome de ĉiuj kunlaborantoj, mi profitas la okazon por deziri al vi
feliĉan novjaron!
La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.
Bonan legadon!
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org
La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.
Bonan legadon!
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org
Kiom kostas la abono al la revuo Kontakto?
ReplyDeleteVi trovos ĉiujn informojn pri abono en: http://kontakto.tejo.org/p/abonu-kontakto-n.html
ReplyDelete