https://docs.google.com/document/d/1z9mRBolwPb2fl7Sm4zPwM9AdvH9zxHC6PklSjfgUxS4/edit?usp=sharing

Rezultoj de la 1ª Muzika Konkurso de Kontakto



La Perdita Generacio kaj Barok' estas la grandaj venkintoj en la 1ª Muzika Konkurso de la revuo Kontakto. La sveda grupo LPG, kun la kanto "Ĉu vi kontentas" ricevis la unuan lokon en la voĉdonado de la ĵurio kaj ankaŭ en la premio de publiko. La brazila metalmuzika projekto Barok' ricevas la duan lokon en la ĵurio kun la kanto "La plej bona ĉasisto".

Por la konkurso Kanto de la Jaro alvenis entute 16 konkursaĵoj, kiuj estis alŝultitaj por publika aŭskultado en la retejo SoundCloud (https://soundcloud.com/revuo–kontakto/). La kantoj estis aŭskultitaj 5 694 fojojn. Por la premio de la pubiko venis 183 validaj voĉdonoj. La planita konkurso Albumo de la Jaro ne estis ne estis alĵuita pro malmutaj alvenitaj konkursaĵoj.

La 1ª Muzika Konkurso de Kontakto estas organizita de la revuo Kontakto kaj de la kultura komisiono de TEJO, kun financa apogo en UEA kaj disvastiga helpo de Vinilkosmo/EUROKKA. Ĝi naskiĝis kun la celo plenigi la truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo "Muziko" el la Belartaj Konkursoj de UEA en 2011. Jam estas diskutoj kaj proponoj pribonigi la konkurson por la sekva jaro!



3 comments:

  1. Dank' al la konkurso mi ekkonis novajn artistojn kaj iliajn kantojn - dankon pro ĝi!

    ReplyDelete
  2. Artistoj valorigas e-movadon... Dankon al ili!

    ReplyDelete