https://docs.google.com/document/d/1z9mRBolwPb2fl7Sm4zPwM9AdvH9zxHC6PklSjfgUxS4/edit?usp=sharing

Voĉdonu por la 2ª Muzika Konkurso de Kontakto!

Eblas jam aŭskulti kaj voĉdoni por siaj preferataj kantoj en la 2ª Muzika Konkurso de Kontakto. Ĉi-jare alvenis 14 konkursaĵoj el diversaj stiloj kaj el diversaj landoj. Kelkaj konkursantoj partoprenas la duan fojon per novaj kantoj (La Perdita Generacio, Sepa kaj Asorti, Roberto Pigro k SoNori) kaj aliaj konataj muzikistoj partoprenas la unuan fojon (Flávio Fonseca, Ĵomart kaj Natasa kaj Martin Wiese).

Ankaŭ novaj artistoj kaj pli amatoraj muzikistoj volas konigi al la esperantistaro sian arton, kiel ekzemple Maragan', Sonori kaj Tiu Ne Gravas. La tuta kolekto de la kantoj estas aŭskultebla ĉe nia retejo. Ne forgesu voĉdoni kaj tiel kontribui al la “Premio de la publiko”. Ĉi-jare la konkurso estas dividita en tri kategorioj: Kanto de la Jaro, Premio de la publiko kaj Nova Talento. La konkurson organizas revuo Kontakto kaj la kultura komisiono de TEJO kun apogo de UEA.

En ĉiuj trakoj troveblas la kanzonteksto kaj informoj pri la konkursaĵoj!
La voĉdonado eblos ĝis la fino de aŭgusto. Jen la voĉdonilo: http://esperanto.sk/demandaro/index.php/126714/lang/en



5 comments:

  1. Gratulon kaj bonsxancon al cxiu artisto! La kvalito de la kantoj cxi-jare estas en kelkaj okazoj tre alta. Estus bele, se Vinilkosmo eldonus kodiskon enhavantan cxiujn konkursajxojn, tiel ke ilia memoro ne perdigxos post kelkaj jaroj.

    ReplyDelete
  2. SoNori por la dua partopreno!

    ReplyDelete
  3. Bonegaj kantoj! Estis malfacile ordigi la kantojn. Gratulojn al cxiuj artisoj!

    ReplyDelete
    Replies
    1. Jes mi konsentas, mi facile povis ordigi la unuajn tri kantojn, sed post tio estis malfacilege.

      Parenteze, se mi rajtas demandi, ĉu vi estas denaskulino?

      Delete
  4. Mikel Klav estas por mi nova malkovro. Ĉu hazardo se mia favora kanto 'Teo kaj amo' estas kaj restas pinta ?

    ReplyDelete