![]() |
Martin Wiese |
an lokon kaj La 100a Fojo de La Perdita Generacio ricevis la 2-an lokon en la voĉdonado far la ĵurio.
![]() |
La Perdita Generacio |
Kelkaj konkursantoj partoprenis la duan fojon per novaj kantoj (La Perdita Generacio, kiu venkis pasintjare en “Kanto de la Jaro” kaj “Premio de la publiko”, Sepa kaj Asorti, Roberto Pigro k SoNori) kaj aliaj konataj muzikistoj partoprenas la unuan fojon (Flávio Fonseca, Ĵomart kaj Natasa kaj Martin Wiese). Ankaŭ novaj artistoj kaj pli amatoraj muzikistoj volas konigi al la esperantistaro sian arton, kiel ekzemple Maragan', Sonori kaj Tiu Ne Gravas.
![]() | |
Lucio Avitabile |
100 EUR, la Premio de la Publiko 100 EUR kaj Nova Talento premios unu konkursaĵon per 100 EUR. Ĉiuj premiitoj devas ricevi diplomon/ateston.
La ĵurio en 2015 konsistis el: Barbara Pietrzak – Pollando [radio–ĵurnalisto, Estrarano de UEA pri kulturo], Stano Marĉek – Slovakio [instruisto, eldonisto, membro de Akademio de Esperanto], Kim J. Henriksen – Danio [muzikisto], Szilvási László – Hungario [entreprenisto, ĵurnalisto], Juliana Evandro – Brazilo [TEJO-estrarano pri kulturo].
La Muzika Konkurso de Kontakto estas organizita de la revuo Kontakto kaj de la kultura komisiono de TEJO, kun financa apogo de UEA kaj disvastiga helpo de EUROKKA. Ĝi realiĝis unuafoje en 2014 kaj naskiĝis kun la celo plenigi la truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo "Muziko" el la Belartaj Konkursoj de UEA en 2011.
Ĉiuj konkursaĵoj aŭskulteblas ĉe: https://soundcloud.com/revuo-kontakto/sets/2-muzika-konkurso-de-kontakto-2015
No comments:
Post a Comment