https://docs.google.com/document/d/1z9mRBolwPb2fl7Sm4zPwM9AdvH9zxHC6PklSjfgUxS4/edit?usp=sharing

10 jarojn en Kontakto - Kontakto 2021.3 en la reto

Ĝuste nun, verkante mian lastan redakcian enkondukon, subite mi ekmemoras, kiam mi verkis la unuan tekston por ĉi tiu spaco antaŭ 10 jaroj. Releginte mian kandidatiĝan proponon, mi ĝojas ke mi realigis plejmulton el tiom da ideoj kaj planoj, kiun mi havis por la revuo. Sed en 10 jaroj multo ŝanĝiĝis, la mondo estas alia, ankaŭ mi estas alia.

Kia mondo prezentiĝos antaŭ ni, kiam finiĝos la pandemio? Kun kiaj okuloj ni rigardos ĝin? Tute ne estas facile por mi diri adiaŭ. Dum 10 jaroj mian koron kaj vivon mi donacis al tiu ĉi laboro. Sed ĉio havas sian finon kaj post longa pripensado, mi prenis la decidon disponigi mian postenon al TEJO.

Do, lastfoje kiel redaktoro, mi petas permeson kundividi kun vi iom pri mia historio kun Kontakto. Mi kompilis erojn, kiuj plej markis tiujn 10 jarojn por mi. Espereble ili ne tedos vin, kaj ĉar mi rakontas la historion el mia perspektivo, do anticipe pardonpetas se vi legas tiom da "mi, mi, mi." Sed mi pensas, tiu kompilo interesos la plejmulton de la legantoj, precipe tiujn, kiuj ŝatas movadan historion.

Mi deziras plenan sukceson al Paweł, la sekva redaktoro! Mi ĝojas pri lia elekto kaj certas ke Kontakto restos en bonaj manoj. Ni antaŭe jam kunlaboris kiam li estis TEJO-volontulo, kaj pli ol unufoje li aperigis artikolojn! Certe li vartos Kontakton same intense kiel mi. Mi ankoraŭ ĝis la fino de ĉi tiu jarkolekto restos kiel vic-redaktoro por ke la transiro de taskoj okazu trankvile kaj sen damaĝoj al la revuo.


Kaj por vi, kara leganto: eble ni revidu unu la alian en iu angulo de Esperantujo.

Rogener Pavinski

 ***

La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Por elŝuti retan Kontakto vizutu: uea.org/revuoj/

 Ĝuu la legadon!

 

 

No comments:

Post a Comment