La numero, kiun vi nun legas, aspektas simile kiel ĉiuj aliaj antaŭ ĝi. Sed se vi atente rigardas, vi rimarkas ke sur la kovrilo troviĝas la eldonnumero 300. Kial tio aparte gravas? Ĉar en 57-jara ekzisto aperigi 300 numerojn de Esperanta revuo estas tre bela atingo, ĉu ne? Kaj certe la vojo ĝis ĉi tiu atingo ne estis glata.
Alveninte al tiu ronda kaj bela kaj esprimpova cifero "300", mi petas permeson starigi paralelan komparon kun la historio de la 300 spartanaj soldatoj, kiuj brave batalis kontraŭ la invado fare de la persa imperio en la jaro 480 A.K. Imagu ĉiujn numerojn de nia revuo kvazaŭ simbolajn soldatojn de batalantaro, kiuj defendas – ne sian patrujon, kiel la spartanoj – sed la Esperantan idealon, kiu ekde sia naskiĝo kaj ĝis nun estas mortminacata.
La tiama persa imperio nun povas esti iu alia pli moderna imperio, aŭ la mondo ĝenerale, kiu vidas en Esperanto ne nur neutilan utopion, sed ― kiel jam okazis ― forviŝindan danĝeran ideon. La batalo estas daŭre tre malegaleca homnombre, sed simile al la spartanoj, esperantistoj multe pli vigle entuziasmas pri sia motiviĝo ol la persaj soldatoj, devigitaj batali jungitaj al la imperiestro Kserkso.