https://docs.google.com/document/d/1z9mRBolwPb2fl7Sm4zPwM9AdvH9zxHC6PklSjfgUxS4/edit?usp=sharing

Gajnu la novan diskon de Inicialoj DC - Urbano

Revuo Kontakto kune kun la disko-eldonejo Vinilkosmo premios niajn kunlaborantojn per la tutnova albumo de Inicialoj DC - "Urbano".

Se vi volas gajni tiun albumon, hastu sendi vian kontribuon ĝis la 1a de Decembro. La ĉeftemo estas Juneco sed vi povas sendi kontribuojn pri plej diversaj temoj.

 La lotumado okazos vive per nia "twitcam" en dato anoncota post la lanĉo de la numero 2010:5/6. Por akompani la lotumadon sekvu nian profilon ĉe twitter. Intervjuo kun Eric de Incialoj DC ankaŭ legeblos en la venonta numero de Kontakto.

Estos lotumataj 5 diskoj en mp3-formo rekte el la elŝutejo de Vinilkosmo kaj konkuros al tiu lotumado ĉiuj, kies artikolo estos publikigita en numero 2010:5/6 de Kontakto.

1 comment:

  1. Marek Blahuš11/16/10, 3:36 PM

    Mi ĵus raportis ĉeĥe pri la konkurso (kaj membreblo en TEJO) al la membroj de Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kaj nun mi esperas ke aperos iuj kontribuoj ankaŭ de ili! Tre bona ideo - kial vi damne ne diskonigas ĝin pli multe, ekzemple pere de la dissendolisto de la tejo-komitato al la LS-j?!

    ReplyDelete