https://docs.google.com/document/d/1z9mRBolwPb2fl7Sm4zPwM9AdvH9zxHC6PklSjfgUxS4/edit?usp=sharing

Intervjuo kun JOMO

Kvarlingva retejo de JOMO - Alklaku por aliri
La muzikisto Jean-Marc Leclercq, pli konata kiel JoMo, lanĉis antaŭnelonge sian propran tre belan kaj grafike allogan retejon. Preskaŭ samtempe aperis muzikvideo de "Sexy Esperanto" lia nova muzikaĵo en la angla lingvo.

Pri detaloj de tiom multaj novaĵoj, Kontakto intervjuis lin kaj publikigas ĝin ekskluzive en nia retejo. Legu la intervjuon sube.


Kion vi celas per la lanĉo de propra retejo?

Fakte mi nenion celas ;-). Hazarde, unu amikino, kiu estas kantistino de klasika muziko montris al mi sian propran novan retpaĝon, kaj mi malkovris ke la grafismo estas klare pli bone ol ĝenerale sur aliaj paĝaroj de la reto. Mi pli frue ne pensis havi propran retejon, sed havi grafike belan retejon, tio estas tute alia afero !


Kial vi, multjara artisto, tiom multe prokrastis lanĉon de propra retpaĝo?

Mi ne antaŭkalkulas kion mi devus fari, kaj kial aŭ eĉ kiam. Mi sekvas proprajn dezirojn. Pro tio, ĉio, kiun vi povas fari per retejo (publikigi tekstojn, fotojn, videojn, muzikojn, informojn) estis nur aldona argumento kiu sekvis la deziron havi grafikan retejon. Ĝenerale mi funkcias tiel pri ĉiuj temoj de la vivo. Mi ne estas strategisto, mi volas unue plezuriĝi. Mi estus tre malbona generalo.

Kial vi lanĉis novan kanzonon "sexy esperanto" en la angla? Ĉu vi delonge registras kantojn en aliaj lingvoj?

Mi kantas en pluraj lingvoj, sed registris preskaŭ nur en la franca, esperanto aŭ la okcitana lingvo. Kun Rozmariaj Beboj mi kantis sur la diskoj en diversaj lingvoj ankaŭ. Mi komencas nun miksi ilin (Ekzemple: kanzono « Oran » en okcitana kaj araba). Mi ankaŭ registris unu kanzonon de Mayoma (Kun kiu mi kunlaboras ĉe Afrika Kompilo de Vinilkosmo) en la lingala lingvo ĉar mi lernas ĝin : « Olingi to oboyi ngai » videblan sur YouTube.

Pri « Sexy Esperanto », la afero estas tute alia. Mi lernis de ukrainaj esperantistoj praktiki «lingvan aikidon », aŭ kiel uzi la forton de la kontraŭanto. Mi esperas ke tiun kanzonon aŭdos homoj ekster de la esperanta movado nur por danci, tiam ili aŭdos 32 fojojn la vorton «Esperanto»! La teksto de «Sexy Esperanto», kiun mi verkis en 2 minutoj kaj duono estas nur aro de ŝtelitaĵoj kiuj aperas en du mil aliaj kanzonoj de rokenrolo krom unu frazo: «What’s that language that you speak, that’ not french and that’s not greek ?» (Kiu estas tiu lingvo, kiun vi parolas, ne estas franca, ne estas greka ?)


Ĉu vi planas eldoni albumon en alia lingvo krom esperanto?

Nuntempe mi konstruas repertuaron en la okcitana lingvo. La okcitana medio estas amuza, ĝi tiel forte similas la esperantan ! Samaj problemoj, samaj agadoj, ... samaj homoj fakte. Pli kaj pli en Tuluzo la du movadoj miksiĝas. Ili delonge kunlaboras. Mi tedigas la varbantojn de ĉiu lingvo per la alia, amuzege! Eldoni tutan albumon en la okcitana povus esti projekto, sed ĝi certe enhavus parton en esperanto (aŭ lingala, pola, ĉuvaŝa ...)

Kiel estiĝis la kunlaboro kun Roĝer Borĝes por la video?

Labori kun li estis ege plezurige. Bonhumoro kaj efiko kune en supra nivelo! Brazila malstreĉo. Li venis unu semajnfinon kun edzino kaj bofratino (ĉiuj du hispaninoj) kaj la du tagoj tute ne aspektis kiel laboro, sed kiel plaĉa amika renkontiĝo. Li malfermis la vesperon sur scenejo en koncertsalono «Le Phare». Malfeliĉe mi ne renkontis Kati-n, (la knabino, kiu dancas) ŝi filmis sian parton en Meksikio. Ĉiuj miaj amikoj, post rigardo de klipo, diras al mi : « Ne malbone via filmeto, amuzete, sed ... hmm hmmm, kiu estas tiu knabino kiu dancas ? » kun nekutima brilo en okuloj.

No comments:

Post a Comment