https://docs.google.com/document/d/1z9mRBolwPb2fl7Sm4zPwM9AdvH9zxHC6PklSjfgUxS4/edit?usp=sharing

"Interreto: Liberiga aŭ dependiga?" Kontakto nº 244 aperis en la reto!



Interreto estas la temo de la ĉefartikoloj de la nova numero de revuo Kontakto (2011:4), kiu jam troviĝas ĉe la Reta Jarlibro de UEA. La bono kaj malbono de la teknologio, kiun neniu plu povas preteratenti. Ĝi jam ludas ĉefan rolon ĉe politikaj ŝanĝoj en la mondo. Ĉu ĝi estas liberiga aŭ dependiga?

En nia intervjua rubriko estas Sam Green, la reĝisoro de "Utopio en 4 Movimentoj", kiu ĵus lanĉis duan filmon pri Esperanto: "La Universala Lingvo", kies recenzon vi ankaŭ trovos ĉi-eldone kune kun ko-diskoj de Vinilkosmo kaj libro de Sen Rodin. Legindas plu la Blaga Blogo, reago-artikolo pri atomenergio, rubriko TEJO-Tutmonde kaj multo pli.

La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, ne perdu tempon kaj ricevu la tutan paperan jarkolekton hejme. Pliaj informoj ĉi tie.

Bonan legadon
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org

No comments:

Post a Comment