Individuaj membroj kaj patronoj de TEJO ricevas Kontakto-n aŭtomate. Aliaj povas aboni ĝin pere de UEA-kotizperanto aŭ rekte ĉe UEA (prezoj varias depende de la lando). Eblas ankaŭ kolektivaj abonoj (ekde 6 ekzempleroj) kun rabato de 40%!
Por fariĝi membro de TEJO, oni membriĝu en Universala Esperanto-Asocio (UEA), TEJO mem estas la junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio. Vi estas en la aĝo por esti membro de TEJO, se vi aĝas malpli ol 35 jarojn (aŭ 35-jariĝas ne pli frue ol en la jaro por kiu vi membriĝas) (por ke ni sciu tion, ne forgesu indiki vian naskiĝdaton). En la ttt-paĝaro de UEA vi trovos la retan aliĝilon; jen rigardu la kotiztabelon por la jaro 2019 kaj detalan klarigon pri la pagmanieroj. (Se tio ne sufiĉas, bv. rigardi la ĝeneralan paĝon pri membriĝado al UEA.)
Kiel membro de TEJO vi ricevas:
- la revuon Kontakto
- rabaton por la Internacia Junulara Kongreso
- eblon partopreni en seminarioj
- eblon havi paĝaron pri projektoj ĉe tejo.org
- eblon envolviĝi en interesa kaj internacia agado
Kaj tre grave: vi helpas al la junulara movado de Esperanto!
Se vi aĝas pli ol 35 jarojn kaj volas ĝui la samajn avantaĝojn (kaj revuojn), kiel membroj de TEJO, kaj aldone subteni TEJO-n, vi estas bonvenigata fariĝi Patrono de TEJO.
Se vi preferas aboni la revuon aparte de membreco en TEJO ĉi tie vi trovos la abonilon . Aldone, ekde sia jubilea jaro (2013) Kontakto ebligas ankaŭ nur-retan abonon sen ricevo de la presita revuo. La prezo por tio varias laŭlande kaj estas 30-40% de la normala abonprezo.