
- Facililo: Reta programo por verki facilajn tekstojn por la revuo Kontakto
Eble vi trovos dum la verkado, ke estas pli facile unue verki la artikolon per normala lingvaĵo kaj poste simpligi ĝin. Ankaŭ la redaktoro povas pli facile simpligi vian interesan artikolon, ol aldoni intereson al facillingva, sed banala artikolo. Se vi ne sukcesas sufiĉe simpligi la lingvaĵon, tamen sendu vian artikolon!
La redaktoro rezervas al si la rajton laŭnecese korekti, mallongigi kaj simpligi artikolojn.
Facileco:
La facillingvaj artikoloj de Kontakto aperas en du niveloj:
Tre facila:
Uzu nur tiujn elementojn de la listo, kiuj aperas grase presitaj, plus tiujn de Aldone. Se vi deziras uzi alian radikon, necesas klarigi ĝin en la artikolo mem aŭ aldoni piednoton.
Facila:
Vi rajtas uzi ĉiujn elementojn de la listo. La ceterajn necesas klarigi.
Longeco:
Verku ne tro longajn artikolojn! Prefere ĝi ne enhavu pli ol 800 vortojn. Se vi opinias, ke tio ne sufiĉas, verku pri unu aspekto de via temo pli profunde.
Stilo:
Uzu simplajn frazostrukturojn kun kutima vortordo. Evitu pezajn kunmetaĵojn. Prefere ne uzu verbajn substantivojn, se eblas uzi verbon anstataŭe.
Gramatiko:
Je la nivelo Facila jam estas uzata la tuta baza gramatiko. Je la nivelo Tre Facila oni ne uzas la participojn (krom la substantiva finaĵo “-anto”, necesa en vortoj kiel leganto, prezidanto).
Nomoj:
Vi rajtas libere uzi nomojn de landoj, lingvoj, popoloj kaj urboj. Ne Esperantigu propran nomon, sed uzu Esperantan nomon nur se ĝi jam ekzistas! Prefere uzu nacilingvan (latinalfabetan) formon, kaj aldonu inter krampoj la prononcon.
Aldone:
Uzeblas ĉiuj oficialaj afiksoj, gramatikaj finaĵoj, korelativoj, pronomoj, tag- kaj monatnomoj, numeraloj, kunmetitaj vortoj formitaj el la listigitaj elementoj kaj la plej konataj mallongigoj. Pri ajnaj demandoj kontaktu la redakcion!
Pli detalajn klarigojn kaj konsilojn pri verkado en facila lingvo vi trovas en la Aktivula Akademio de TEJO