https://docs.google.com/document/d/1z9mRBolwPb2fl7Sm4zPwM9AdvH9zxHC6PklSjfgUxS4/edit?usp=sharing
Kiel sendi kontribuojn al Kontakto?
- Se vi havas ion interesan enmense, ne atendu ke ni proponu temojn, simple ekverku
- Kontakto bonvenigas artikolojn pri ĉiuj temoj, sed la plej ŝatataj temoj laŭ la legantoj estas: Lingvoj, tutmondaj problemoj, vojâgoj, humuro, literaturo, poezio, arto kaj kulturo.
- Faru mem viajn proprajn intervjuojn. Se vi konas interesan homon, prefere ne ligita al Esperanto-movado, intervjuu kaj sendu al ni.
- Klopodu verki vian artikolon ne kiel unua persono. Legu kelkajn raportojn en aliaj revuoj açu retejoj por ke vi inspiriĝu.
- Esploru eksterajn informojn pri la temo de via artikolo, tio riĉigos ĝin.
- Se eblas, faru kelkajn demandojn pri la temo al aliaj homoj kaj inkluzivigu la respondojn en via artikolo. Tio multege riĉigos ĝin.
- Viaj komentoj en nia retpaĝo aŭ en aliaj sociaj retoj povas esti uzataj en la papera versio de la revuo.
- Sendu prefere tekston originale verkitan en Esperanto aŭ foton/bildon memfaritan.
- Se vi sendas tradukon, bv. indiki la originajn fontojn, lingvon kaj aŭtoron. Ĉe fabelo indiku, ĉu ĝi estas popola (kaj de kiu popolo) aŭ verkita de vi.
- Movadajn raportojn sendu al tejo-tutmonde@tejo.org
- Indiku, ĉu via artikolo jam aperis, aŭ estas proponata al alia revuo.
- Fotoj devas esti bonkvalitaj, ne gravas ĉu nigrablankaj, ĉu koloraj. Ne forgesu aldoni la nomon de la artisto aŭ de la fotinto!
- Rete bonvolu sendi vian artikolon kiel kutiman retmesaĝon .doc, .odt aŭ .rtf (unikode aŭ x-kode por supersignaj literoj); bildojn en kiu eble plej granda dimensioj kaj prefere ekde 300 dpi.
- Ilustraĵoj kaj adresoj en la interreto, kiuj rilatas al via temo, estas tre bonvenaj!