https://docs.google.com/document/d/1z9mRBolwPb2fl7Sm4zPwM9AdvH9zxHC6PklSjfgUxS4/edit?usp=sharing

Transporto kaj Klimatŝanĝo - Kontakto 2021.6 en la reto


Dum la du pasintaj jarcentoj la transporto multe ŝanĝiĝis. Iom ĉar aperis novaj veturiloj kiel aviadiloj, sed precipe ĉar veturiloj pligrandskaliĝis. Tio okazis dank’ al la paŝo el la renovigeblaj energifontoj (vento, ĉevalo, ligno ktp.) al la fosiliaj (karbo, nafto kaj gaso). Homoj kaj varoj nun povas moviĝi ĉien, pli rapide ol iam ajn. Ĉu tio povas longe daŭri?

Legu pri tio – kaj pri aliaj interesaj aferoj – en la nova numero de la revuo Kontakto! La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Por elŝuti retan Kontakto vizutu: uea.org/revuoj/ 

 

 Ĝuu la legadon!

Paweł FISCHER-KOTOWSKI
Ĉefredaktoro

 
 
 

Schwarzenegger: Klimata Aktivulo - Kontakto 2021:4 en la reto


Mi transprenas la revuon de Rogener Pavinski post lia 10-jara deĵoro kiel redaktoro. Lia heredaĵo estas kelkdeko da elstaraj kajeroj, kiuj alte metas mian startpunkton. Mi klopodos plu teni la nivelon kaj redaktopolitikon de mia antaŭulo, tamen kun freŝa entuziasmo kaj novaj ideoj. Kiel mia lumturo por la redaktado rolos la alstrebindaj kvalitoj de la artikoloj,

kiujn mi ŝatus publikigi – ili estu interesaj, klerigaj kaj lingve senriproĉaj. Kontakto donu okazon por distriĝo, informiĝo kaj lingvolernado. Aparte por komencantojkaj progresantoj, kiuj malfacile trovas sian niĉon inter la bonantaguloj kaj kvazaŭakademianoj.

Tial mi ŝatus revenigi la malnovan, sed belan, tradicion de Kontakto, en kiu Anna Löwenstein (tiam sub la nomo Anna Brennan) publikigis tekstojn en facila lingvaĵo. En ĉiu numero aperos almenaŭ unu tia artikolo, por ke ankaŭ la komencantoj trovu ion interesan. Kaj mi esperas, ke paŝon post paŝo, akcelataj de interesa enhavo kaj sia lingva progreso, ili legos pli kaj pli grandan parton de la revuo.

Kontakto estas unu el la plej fortaj argumentoj kontraŭ la plendo, ke la
esperantistoj scias paroli nur pri Esperanto. Ne! Ni scias kaj volas diskuti ankaŭ
aliajn temojn kaj Kontakto estas nia natura forumo por fari tion. Eble iuj diros, ke
la nacilingvaj gazetoj sufiĉas kaj ĉiu povas trovi legaĵon en sia propra lingvo. Eble
jes, sed ĉu oni scius rerakonti tion en Esperanto – la facila lingvo? Kontakto helpu
en la vastigo de la vortprovizo kaj akiro de la tiel nomata bela stilo.

KONTAKTO antaŭsupozas du flankojn”, skribis la unua redaktoro de Kontakto,
Humphrey Tonkin, en unu el la unuaj numeroj de la revuo kaj alvokis por
kontribuaĵoj kaj abon-varbado. Preskaŭ sesdek jarojn poste mi povas ripeti
la alvokon. Viaj kontribuaĵoj kaj komentoj estas ĉiam bonvenaj. Vi scias mian
retadreson!

Fine, mi ŝatus danki al la Estraro de TEJO pro la fido, kiun ĝi metis sur min, kaj
al ĉiuj miaj amikoj, konatoj kaj nekonatoj pro la abundo da gratulmesaĝoj, kiun
mi ricevis. Mi klopodos ne trompi vian fidon kaj mi esperas vian kunlaboron.


La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Por elŝuti retan Kontakto vizutu: uea.org/revuoj/

 Ĝuu la legadon!

Paweł FISCHER-KOTOWSKI

Ĉefredaktoro



10 jarojn en Kontakto - Kontakto 2021.3 en la reto

Ĝuste nun, verkante mian lastan redakcian enkondukon, subite mi ekmemoras, kiam mi verkis la unuan tekston por ĉi tiu spaco antaŭ 10 jaroj. Releginte mian kandidatiĝan proponon, mi ĝojas ke mi realigis plejmulton el tiom da ideoj kaj planoj, kiun mi havis por la revuo. Sed en 10 jaroj multo ŝanĝiĝis, la mondo estas alia, ankaŭ mi estas alia.

Kia mondo prezentiĝos antaŭ ni, kiam finiĝos la pandemio? Kun kiaj okuloj ni rigardos ĝin? Tute ne estas facile por mi diri adiaŭ. Dum 10 jaroj mian koron kaj vivon mi donacis al tiu ĉi laboro. Sed ĉio havas sian finon kaj post longa pripensado, mi prenis la decidon disponigi mian postenon al TEJO.

Do, lastfoje kiel redaktoro, mi petas permeson kundividi kun vi iom pri mia historio kun Kontakto. Mi kompilis erojn, kiuj plej markis tiujn 10 jarojn por mi. Espereble ili ne tedos vin, kaj ĉar mi rakontas la historion el mia perspektivo, do anticipe pardonpetas se vi legas tiom da "mi, mi, mi." Sed mi pensas, tiu kompilo interesos la plejmulton de la legantoj, precipe tiujn, kiuj ŝatas movadan historion.

Mi deziras plenan sukceson al Paweł, la sekva redaktoro! Mi ĝojas pri lia elekto kaj certas ke Kontakto restos en bonaj manoj. Ni antaŭe jam kunlaboris kiam li estis TEJO-volontulo, kaj pli ol unufoje li aperigis artikolojn! Certe li vartos Kontakton same intense kiel mi. Mi ankoraŭ ĝis la fino de ĉi tiu jarkolekto restos kiel vic-redaktoro por ke la transiro de taskoj okazu trankvile kaj sen damaĝoj al la revuo.


Kaj por vi, kara leganto: eble ni revidu unu la alian en iu angulo de Esperantujo.

Rogener Pavinski

 ***

La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Por elŝuti retan Kontakto vizutu: uea.org/revuoj/

 Ĝuu la legadon!