Recikligo estas procezo, kiu celas konduki rubaĵon denove al la materiala cirkulado.
Ĉar la destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio, la recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo.
Ĉu estas efika sistemo por reciklado kaj prizorgado de rubadeponejoj en via regiono? Ĉu la elĵetado de rubo kaŭzas problemojn ĉe via regiono? Kiel funkcias reciklado en via loko? Ni tion deziras scii. Verku por Kontakto pri la temo.
Mi jam skribis ion pri robo en mia blogo.
ReplyDeletehttp://minhavidacomoana.blogspot.com/2010/11/o-problema-do-lixo-em-pocinhos-pb.html
En mia regiono (la regiono ĉirkaŭ urbo Lahti) estas ege bone funkcianta reciklado de rubaĵo. 95% el la totala rubaĵo estas reciklita. Hejme ni sortimentas la rubaĵon tiel: 1.reciklebla papero, 2.kartono (ankau ekz. lakto- kaj sukpaketoj kun alumina folio), 3.energia materialo (plasto, papero kiu ne bone recikleblas, ligno ktp), 4.biomaterialo, 5.vitro, 6.metalo, 7.vera rubaĵo kiu ne recikeblas, 8.neuzitaj medikamentoj, 9.baterioj, Krom tio oni kolektas speciale 10.konstrumaterialoj, 11.elektraj apparatoj, 12.venenajn kaj aliajn problemmaterialojn kaj certe mi ankoraŭ forgesis ion specialgrupon da rubaĵo... Vidu la hejmpaĝon de la organizo kiu kolektas kaj reciklas la rubaĵon: http://www.phj.fi/
ReplyDeleteAmike
Börje Eriksson
Orimattile, Finnlando
esperarto (che) phnet.fi