Saluton legantoj!
Ni inaŭguras la unuan numeron de la jaro 2017 kun tre bona novaĵo. Malferminte ĉi tiun eldonon vi povas tion agnoski ― por la unua fojo en la pli ol 50-jara, nia revuo estas presita plenkolore. Ni esperas ke tia Kontakto estas eĉ pli ĝuebla por vi, kara leganto. Kaj se vi tion ŝatas kaj aprezas nian laboron, ni petas vin diskonigi ĝin inter viaj esperantistaj geamikoj. Tiel vi subtenas nin.
Ni decidis ankaŭ iom ŝanĝi nian kovrilan politikon, tiel ke nia intervjuato Jonny M aperas surkovrile. Jonas Marx (lia vera nomo) lanĉis antaŭnelonge sian duan albumon Kreaktiva, kiu enhavas multajn kantojn, kiuj sendube dancigos kaj kantigos junulojn dum la venontaj E-aranĝoj. En la intervjuo, li rakontas pri sia tre kreema karaktero. Li verkemas ne nur muzikon, sed filmon, librojn kaj videoludojn.
La ĉefartikoloj temas pri lingvoj, ĉefe pri la cirila alfabeto, kiun Roman Mutin prezentas kun ĝia historio krom eta kurso, por ke vi rapide scipovu legi ĝin! Pri la temo, ankaŭ kontribuas Roxane Romann pri la poetiko de la lingvo. Jam de kelkaj monatoj mi ne trovas tempon kaj etoson por ĝui bonan filmon, sed post la legado de la filmo-recenzo, kiun faris Stanislavo Belov pri la filmo Ĉokolado, mi multe emas spekti ĝin. Legu ĝin ankaŭ vi sur la paĝo 12.
Ekzemplo de komunuma forto aperas el la artikolo de Luc Gouverneur pri la batalo kontraŭ projekto de flughaveno en Notre-Damedes-Landes, vilaĝo en okcidenta Francio. La popolo manifestaciis kaj ĝis nun sukcese bremsis la projekton, kiun ili taksas maltaŭga.
Kiom mirinda estas la natura diverseco, ĉu ne? Estas tiom multaj specioj diversaspektaj kun propraj trajtoj kaj beleco. Nu... ne ĉiam belaj. Almenaŭ tiuj, kiujn ni arigis sub la titolo 7 demonecaj bestoj. Mi esperas ke vi ne estas tre timema, ĉar ni ne volas ke vi havu premŝonĝojn pri tiuj bestoj.
Tra Interreto prezentas al vi tri interesajn retejon, kiuj meritas vian viziton! Tiel la mondo, La Blaga Blogo kaj Movada Rubriko aldonas la kremon sur la torton por via gustumado. Ĝis la venonta!
La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Laŭ la nova reguloj, homoj ĝis 35 jaroj daŭre estas TEJO-memboj. La "novaj junuloj" jam povas elŝuti Kontakto-n, sed kun nepra kondiĉo, ke en la datumbazo de UEA estu registrita ilia naskiĝdato. La elŝutado de Kontakto por 30-35-jaruloj estas funkciigita nur en la ĉefa retejo: uea.org/revuoj/
Rogener PAVINSKI
Redaktoro de Kontakto
No comments:
Post a Comment